En la ĉefurbo de Lleida
Ja estas fama karcer'
ĝi plenas je kaptitoj
Ho ĉarma knabino
Baron' prizorgas ĝin
Litera liro'
En ĝi tridektri kaptitoj
Kanzonon ekkantas nun
ĝin verkis kaj instruis
Ho ĉarma knabino
Plej juna el kaptitoj
Lireta liro'
Knabino ilin aŭskultas
ĉi supre de l’rigardej'
En ĉiu kanto-strofo
Ho ĉarma knabino
Descendas ŝtupon ŝi
Lireta liro'
Kaptitoj tion rimarkis
ĉesigis la kanton tuj
— Malliberuloj, kantu!
Ho ĉarma knabino
— Jes kantu plu por mi!
Lireta liro'
— Sed kiel ni povas kanti?
Ni estas en la karcer'
— Kanzonon kantu ĉiuj!
Ho ĉarma knabino
— Ĉar son' allogas min
Lireta liro'
— Al mia patro mi iros
Indulgon petos por vi
Ŝi iris al la patro
Ho ĉarma knabino
Favoron peti al li
Lireta liro'
— Aj patro, aj bona patro
Favoron faru al mi!
— Filino Margareta
Ho ĉarma knabino
Kaj kion volas vi?
Lireta liro'
— Aj patro, aj mia patro
ŝlosilojn de la prizon'
— Filino Margareta
Ho ĉarma knabino
Ne eblas, ne, filin'
Lireta liro'